Debout Congolais

Debout Congolais
Leviĝu konganoj
“Debout Congolais”
nacia himno
lando  Demokratia Respubliko Kongo
kantoteksto Joseph Lutumba
muziko Simon-Pierre Boka di Mpasi Londi
ekde 1960-1971 kaj ekde 1997
vdr

Leviĝu konganoj (france Debout Congolais) estas la nacia himno de Demokratia Respubliko Kongo. Por la unua fojo ĝi estis akceptita kiel himno en la jaro 1960, kiam Kongo sendependiĝis de Belgio. En 1971 la himnon anstataŭis la kanto La Zaïroise (La zairianino), kiam la landnomo ŝanĝiĝis al Zairio. Post la elpostenigo de Mobutu kaj reveno de la nomo Kongo en 1997, la kanto Debout Congolais denove iĝis la himno de la respubliko.

La tekston de la himno verkis Joseph Lutumba kaj la melodion Simon-Pierre Boka.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search